Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

Pri sangaj tagoj...

Pri sangaj tagoj sonĝas mi,
de kiuj l' olda mond' pereos,
sed kiuj poste sur ruin'
la novan mondon glore kreos.

Se sonus jam, se sonus jam
trumpet' krianta de l' batalo!
Atendas mi, atendas mi
senpacience je l' signalo.

Se sonos ĝi, mi ĵetos min
al sel' ĉevala ĝojekzalte,
en vicojn de bravula trup'
mi engalopos sovaĝsalte.

Se oni tranĉos min ĉe brust',
jam estos iu, kiu ame
bandaĝos mian vundon kaj
refermos tiun kisbalzame.

Se mi kaptiĝos, estos jam,
kiu al la tenebroj ĉelaj
la lumon portos al mi per
okuloj siaj aŭrorstelaj.

Se mortos mi, se mortos mi
sur eŝafodo aŭ per sabro,
jam estos iu, kies larm'
la sangon lavos de l' kadavro.